Korpo (algebro)

Ĉi tiu artikolo temas pri algebra strukturo, en kiu oni povas adicii, subtrahi, multipliki kaj dividi. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Korpo.

Korpo[1] estas unu el la algebraj strukturoj studataj en abstrakta algebro, speco de ringo. Ĝi estas aro da elementoj, sur kiu estas difinitaj la duvalentaj operacioj de adicio, subtraho, multipliko kaj divido posedantaj kutimajn ecojn de nombro-operacioj, escepte de multiplikado, kiu ne nepre estas komuta. (Se multiplikado estas komuta, oni nomas la korpon kampo.[2])

  1. Sergio Pokrovskij, Komputada Leksikono
  2. Sergio Pokrovskij, Komputada Leksikono

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne